Preĝoj

Ĉiu kristano devas ĉiutage preĝi matene, vespere, antaŭ manĝado kaj post ĝi, antaŭ ĉiuj faroj kaj post la faroj.

Ni preĝas matene por danki Dion ke ni eniras la novan tagon, petas Dion pri Lia Patra beno kaj helpo dum la tago.

Vespere ni dankas Dion por la bone pasigita tago kasj petas Dion beni nin por noktaj horoj.

KURTAJ PREĜOJ

Por sukcesoj en ĉiuj faroj ni devas preĝi. La plej kurta preĝo por glori kaj peti Dion estas:

En la nomo de l’ Patro kaj l’ Filo kaj de l’ Sankta Spirito.Amen.

“En la nomo” signifas honore, glore,  amen” – vere, ĝuste, tiel estu.

Ni petas la Sanktan Triunuon beni nin antaŭ la plenumado de iu faro.

Sinjoro, benu min.

La preĝon ni diras antaŭ la komenco de la plenumado de iu faro.

Sinjoro, kompatu min.

“Kompati” signifas “esti favora”, “pardonpeti”. Ni prononcas ĝin kiam ni memoras pri niaj pekoj. Honore al la Sankta Trinitato ni prononcas ĝin trifoje. Petante Dian benon ni prononcas ĝin 12 fojojn. Ni prononcas ĝin 40 fojojn por sanktigi la tutan nian vivon.

Laŭda preĝo al la Sinjoro, nia Dio:

Gloro al Vi, nia Dio,gloro al Vi.

Ni prononcas la preĝon post la fino de iu faro kiel signo de nia danko al Dio kaj Lia favoro al ni.

La preĝo de la impostisto: Ho, Dio, estu favora al mi, pekulo.

La preĝo estas prenita el la parabolo pri fariseo kaj impostisto (Luko 18:9-13). Al Dio la preĝo pli plaĉis ol la preĝo de la fariseo.

 

TRISANKTA KANTO AŬ HIMNO AL LA TRINITATO

Sankta Dio, Sankta Potenculo, Sankta Eternulo, kompatu nin.

 

GLORAJ VORTOJ AL LA PLEJSANKTA TRINITATO

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, nun kaj eterne. Amen

 

LA PREĜO AL LA SINJORO JESUO KRISTO

Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio, laŭ la preĝoj de la Plejpura Via Patrino kaj ĉiuj sanktuloj, kompatu nin. Amen.

 

LA PREĜO AL LA PARAKLETO

Ho, Reĝo Ĉiela, Parakleto, Spirito de la vero, ĉie estanta kaj ĉion pleniganta, trezorejo de bonoj kaj donanto de la vivo, venu kaj restu en ni, kaj purigu nin de ĉiu peko kaj savu, Beatulo, niajn animojn. Amen.

 

 

 

LA PREĜO AL LA PLEJ SANKTA TRINITATO

Sankta Trinitato, kompatu nin. Sinjoro, forprenu niajn pekojn. Mastro, pardonu niajn maljustaĵojn. Parakleto, venu al ni kaj sanigu niajn malfortojn pro la gloro de Via nomo. Amen.

 

ANĜELA SALUTO AL DIPATRINO

Teotoko, Virgulino, ĝoju, benata Maria, la Eternulo estas kun Vi, benata Vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de Via ventro, ĉar Vi naskis Savanton de niaj animoj. Amen.

       

LAŬDA KANTO AL TEOTOKO

Inde estas glori, Vin, Sankta Teotoko, eterne benata kaj virgulino, Sankta Patrino de nia Dio. Vin indas glori pli alte ol keruboj, Vin indas glori pli alte ol sarafoj. Sendolore Vi Dion de la Vorto naskis, la vera Teotoko, ni alte Vin gloras. Amen.

 

LA PLEJ KURTA PREĜO AL TEOTOKO

La plej Sankta Teotoko, savu nin. Amen.

 

LA PREĜO AL LA VIVIGANTA KRUCO

Savu, Sinjoro, Viajn homojn kaj benu Vian havaĵojn. Donu venkon super malamikoj al la pravoslavaj kristanoj kaj defendu per la potenco de Via Kruco tiujn inter kiuj Vi ĉeestas. Amen.

 

LA PREĜO AL ANĜELO-GARDANTO

Anĝelo Dia, gardanto mia sancta, sendita al mi de la ĉielo per Dio por gardi min, fervore petas mi vin: instruu min nun; gardu min kontraǔ ĉiu malbona ago, konduku min al bonaj aferoj kaj gvidu min laǔ la sava vojo. Amen.

 

 

LA PREĜO AL LA SANKTULO

Preĝu al Dio pri mi, sanktulo (nomo), ĉar mi fervore turnas al vi, al la rapida helpanto kaj preĝanto pri mia animo. Amen.

 

LA PREĜO PRI VIVANTOJ

Savu, sinjoro, kaj pardonu  patron mian spiritan (lia nomo), miajn gepatrojn (nomoj), parencojn, edukistojn kaj bonfarantojn kaj ĉiujn pravoslavajn kristanojn. Amen.

 

LA PREĜO PRI MORTINTOJ

Trankviligu, Sinjoro, la animojn de la mortintoj, Viaj sklavoj (nomoj) kaj ĉiujn  mortintaj n parencojn kaj bonfarantojn miajn, kaj pardonu al ili iliajn ĉiujn pekojn, faritaj laǔ ilia propra volo aǔ ne, kaj donu al ili Dian Regnon. Amen.

 

LA PREĜO ANTAǓ STUDADO

Plej kompatema Sinjoro! Sendu al ni favoron de la Sankta Via Spirito, donanta klaran menson kaj firmigante animajn niajn fortojn por ke aǔdante atente la instruatan al ni lernobjekton ni fariĝus glorindaj por Vi, por nia Kreinto, konsolindaj por niaj gepatroj, utilaj por nia Eklezio kaj Patrolando.Amen.

 

LA PREĜO POST LA STUDADO

Ni dankas al Vi, Kreinto, ke helpe de Via honora graco ni komprenis la studobjekton. Benu, ni petas, niajn estrojkn, gepatrojn kaj instruistojn, kiuj kondukas nin al la konado de bono, kaj donu al ni forton kaj firman staton por daŭri tiun ĉi studadon. Amen

 

LA PREĜO ANTAŬ MANĜADO

Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi kun espero kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo. Vi malfermas Vian malavaran manon kaj satigas favore ĉion vivantan. Amen.

 

LA PREĜO POST MANĜADO

Ni dankas al Vi, Kristo, nia Dio ke Vi satigis nin per Viaj surteraj manĝaĵoj; ne lasu nin resti sen Via ĉiela Regno. Amen.

 

MATENA PREĜO

Al Vi, Sinjoro Homamanta, vekiĝinte, turnas mi kaj laŭ Via favoro mi rapidas komenci farojn Viajn. Mi preĝas al Vi: helpu al mi ĉiam kaj en ĉiu faro, kaj liberigu min de ĉiuj laikaj malbonaj faroj kaj diablaj tentoj, savu min kaj enkonduku min en Vian eternan regnon. Ĉar Vi estas mia Kreinto kaj Providenco kaj Donanto de ĉiu bono. Je Vi mi esperas. Vin mi gloras nun, ĉiam kaj eterne. Amen.

 

VESPERA PREĜO

Sinjoro, nia Dio, ĉiun pekon, kiun mi dum la tago faris per vorto, faro aǔ penso, Vi, kiel Bonkora kaj Homamanta, pardonu min. Donu al mi pacan kaj trankvilan dormon . Sendu al mi Vian Anĝelon-gardanton, kiu kovrus kaj gardus min kontraŭ ĉiu malbono. Ĉar Vi estas la gardanto de niaj animoj kaj korpoj, kaj ni gloras Vin, la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, nun kaj ĉiam kaj eterne. Amen.

 

Dum Pasko ni solene prononcas:

Kristo leviĝis el mortintoj, per la morto venkinte morton, kaj donacis al mortintoj la vivon!

Kristo leviĝis! – Vere leviĝis!

 

Survoje al preĝejo /templo necesas legi psalmojn 51 aǔ 91 kaj ne pensi pri laikaj kutimaj faroj. Oni povas legi troparion aǔ strofeton de la festa preĝo de la tago.

LA PREĜO SURVOJE AL PREĜEJO

Mi eniros en Vian domon, adoros Vian Sanktan Templon estante en timo por Vi, Sinoro; instruu al mi Veron Vian, por kontraǔstari miajn malamikojn: rebonigu antaŭ Vi mian vojon: ĉar ne estas en buŝoj iliaj vero, iliaj koroj estas vantaj, ĉerko malfermos ilian gorĝojn, iliaj langoj konsumiĝos; juĝu ilin juste, mia Dio; demetu ilin de iliaj pensoj, laŭ multaj malbonoj forigu ilin de mi, ĉar ili ĉagrenigis Vin, Sinjoro. Estu ĝojplenaj ĉiuj, kiuj esperas je Vi, estu ili ĉiam ĝojantaj kaj laŭdu Vian nomon amoplenan, ĉar Vi benas justulon, Sinjoro, kaj per armilo de Via Favoro Vi kronas nin. Amen.

 

LA PREĜO DE LA OPTINAJ MALJUNAJ FRATULOJ

Optina dezerto situas proksime de la urbo Kozelsko, Kaluga regiono. Tie estas monaĥejo, kie vivis la famaj rusaj asketoj: patrulo Makarij, maljunaj fratuloj Amvrosij, Nektarij, Varsonofij kaj aliaj. Jen estas ilia preĝo:

Sinoro, lasu al mi kun la anima trankvilo renkonti ĉion kion la hodiaǔa tago portos al mi.

Sinjoro, donu al mi tute fordoni min al Via sankta volo. Sinjoro, dum ĉiu horo de la tago en ĉiuj aĵoj instruu kaj subtenu min.

Sinjoro, iujn ajn novaĵojn, kiujn mi ricevus dum la tago, instruu min akcepti kun la trankvila animo kaj kun la firma konvinkiĝo ke je tio estas Via sankta volo.

Sinjoro, malfermu al mi volon Vian sanktan por mi kaj por tiuj, kiuj ĉirkaǔas min.

Sinjoro, en ĉiuj miaj vortoj kaj pensoj Vi Mem gvidu miajn pensojn kaj sentojn.

Sinjoro, en ĉiuj neantaŭviditaj okazoj, ne permesu al mi forgesi tion, kio estas sendita de Vi, Sinjoro, instruu min juste, simple, prudente trakti ĉiujn homojn, kiuj ĉirkaǔas min, pliaĝajn, samaĝajn, malpliaĝajn homojn por ke mi ĉagrenu neniun, sed ke mi donu bonon al ĉiuj.

Sinjoro, donu al mi firmecon travivi ĉiujn laciĝojn de la hodiaŭa tago kaj ĉiujn eventojn dum la tago.

Sinjoro, gvidu Mem Vi mian volon kaj instruu min preĝi, esperi, kredi, ami, toleri kaj pardoni.

Sinjoro, ne fordonu min al malamikoj miaj, sed dank’al la nomo Via sancta Mem gvidu kaj direktu min.

Sinjoro, prilumigu mian menson kaj koron mian por kompreni Viajn eternajn kaj neĉanĝeblajn leĝojn, kiuj regas en la mondo pork e mi, la peka sklavo Via, povu senerare servi al Vi kaj miaj proksimuloj.

Sinjoro, mi dankas al Vi por ĉio, kio okazos kun mi, ĉar mi firme kredas, ke por tiu, kiu amas Vin, ĉia aĵo fariĝas bonaĵo.

Sinjoro, benu ĉiujn miajn elirojn, enirojn, farojn, vortojn kaj pensojn; lasu min ĉiam ĝoje glori, kantglori kaj beni Vin, ĉar Vi estas benata ĉiam kaj eterne. Amen.

La plej grava preĝo en nia vivo estas:

Preĝo de nia Sinjoro:

Patro nia, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo, venu Via regno, fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.

 

 

Hosted by uCoz