DANKA AKATESTO УGLORO AL DIO POR ĈIUJФ

Kontakio 1

ааа La Eterna Reĝo, kiu tenas en Sia dekstra mano ĉiujn vojojn de la homaj vivoj per la potenco de la sava Providenco. Mi dankas al Vi por ĉiuj Viaj videblaj kaj nevideblaj bonfaroj, por la tera vivo kaj ĉielaj ĝojoj de la Regno Via estonta. Donu plu Viajn favorojn al ni, kiuj kantas:

аааа Gloro al Vi, Dio, eterne.

Ekoso 1

аааа Malforta, senpotenca infano mi naskiĝis en tiun ĉi mondon, sed Via Anĝelo etendis helajn flugilojn gardante mian lulilon. De nun amo Via radias sur ĉiuj miaj vojoj, miracle gvidante min al la lumo de eterneco. Glorplenaj riĉaj donacoj de Via Providenco estas de la unua tago kaj ĝis nun. Mi dankas al Vi kaj alvokas kun ĉiuj, kiuj eekkonis Vin:

аааа Gloro al Vi, kiu donis al mi vivon.

а аааGloro al Vi, kiu aperigis al mi la universalan belecon.

аааа Gloro al Vi, kiu malkaŝis antaŭ mi ĉielon kaj teron kiel eternan libron deа

аааа saĝeco. Gloro al Via eterneco inter la mondo portempa.

аааа Gloro al Vi por la videblaj kaj nevideblaj favoroj Viaj.

аааа Gloro al Vi por ĉiu ekspiro ĉe malĝojo mia.

аааа Gloro al Vi por ĉiu paŝo en vivo, por ĉiu ĝoja momento.

аааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 2.

аааа Mia Sinjoro, kiel bone gasti ĉe Vi: bonodora vento, montoj, etendantaj ĉielen, akvohj, kiel senlimaj speguloj, reflektantaj oron de la radioj kaj malpezecon de la nuboj. La tuta naturo enigmoplene flustras, ĝi estas plenigita de kareso; birdoj kaj bestoj portas sigelon de Via amo. Estas benata la panjo-tero kun sia rapide fluanta beleco, vekiganta sopiron je la eternal patrujo, kie en la senputra beleco sonas: Haleluja!

Ekoso 2.

ааааа Vi kondukis min en ĉi tiun vivon kvazaŭ en la ravan paradizon. Ni ekvidis ĉielon kiel profundan bluan kalikon, en kies lazuro tintadas birdoj, ni aŭdis pacigantan arbaran bruon kaj dolĉe-sonantan muzikon de akvoj, ni manĝis aromajn kaj dolĉajn fruktojn kaj bonodoran mielon. Estas bone ĉe Vi sur la tero, ĝoje ĉe Vi gasti.

ааааа Gloro al Vi por la festo de vivo.

ааааа Gloro al Vi por la bonodoraj konvaloj kaj rozoj.

ааааа Gloro al Vi por la dolĉa varieco de beroj kaj fruktoj.

ааааа Gloro al Vi por la diamanta brilado de la matena roso.

ааааа Gloro al Vi por la rideto de la hela vekiĝo.

ааааа Gloro al Vi por la tera vivo, antaŭdiranto de la ĉiela vivo.

ааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

 

 

 

 

Kontakio 3.

аааа Per forto de la Spirito Sankta flaras ĉiu floro, kvieta ventumado de aromo, delikateco de koloro, beleco de la Grandeco en malgrandeco. Laŭdu kaj honoru la vivigantan Dion, kiu sternas herbejojn kvazaŭ florantan tapiŝon, kiu kronas kampojn per la oro de spikoj kaj lazureco de cejanoj, kaj animoj per ĝojo de kontemplado. Ĝoju kaj kantu al Li: Haleluja!

Ekoso 3.

ааааа Kiel belega Vi estas dum la printempa triumfo. Kiam reviviĝas ĉiu estulo kaj diverstone ĝoje vokas al Vi: Vi estas la fonto de la vivo, Vi estas la Venkinto de la morto. Ĉe luna lumo kaj najtingala kanto ripozas valoj kaj arbaroj en siaj blankneĝaj kronaj vestaĵoj. La tuta tero estas Via fianĉino, ĝi atendas Senvelkan Fianĉon. Se Vi tiel vestiges herbon, kiom ja Vi transformos nin, homojn, en la estonteco de reviviĝo, kiel ja heliĝos niaj korpoj, kiom lumiĝos niaj animoj!

аааааа Gloro al Vi, aperiganta el la malluma tero diversajn kolorojn, guston

аааааа kaj aromon.

аааааа Gloro al Vi por gastamo kaj kareso de la tuta naturo.

аааааа Gloro al Vi por tio, ke Vi ĉirkaŭigis nin per miloj de Viaj kreitaĵoju.

аааааа Gloro al Vi por la profundeco de Via intelekto, stampita en la tuta mondo.

аааааа Gloro al Vi; respektplene mi kisas la postsignojn de Via nevidebla piedo.

аааааа Gloro al Vi, farinta antaŭ ni helan lumon de la eternal vivo.

аааааа Gloro al Vi por la espero de la senmorta ideala senputra beleco.

аааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 4.

аааа Kiel Vi dolĉigas la homojn, kiuj pensas pri Vi; kiel viviganta estas la sancta Via Vorto, pli mola ol balzamo kaj pli dolĉa ol enĉela mielo estas interparolo kun Vi. Flugigas kaj vivigas preĝo al Vi; kia tremo tiam plenigas la koron kaj kiel granda kaj prudenta fariĝas tiam naturo kaj la tuta vivo! Kie ne estas Vi Ц tie estas malpleno. Kie estas Vi Ц tie estas riĉeco en la animo, tie per vigla torento elverŝiĝas la kanto: Haleluja!

Ekoso 4.

ааааа Kiam la suno subiras, kiam ekregas trankvilo de la eternal dormo kaj silento de la estingiĝanta tago, mi vidas Viajn Ĉambrojn, kiuj aspektas kiel brilantaj tendoj kaj nubkovritaj vestibloj de la sunsubiro. Fajro kaj purpuro, oro kaj lazuro profete diras pri la neesprimebla beleco de Viaj lokoj kaj solene vokas: iru al la Patro!

аааааа Gloro al Vi en la trankvila horo de la vespero.

аааааа Gloro al Vi, elverŝinta en la mondon la grandan pacon.

аааааа Gloro al Vi por la adiaŭa radio de la subiranta suno.

аааааа Gloro al Vi por la ripozo de la gracoplena dormo.

аааааа Gloro al Vi por Via boneco en la mallumo, kiam la tuta mondo estas

аааааа malproksima.

аааааа Gloro al Vi por la favoraj preĝoj de la kortuŝita animo.

аааааа Gloro al Vi por la promesita vekiĝo en ĝojo de la eterna, ne havanta vesperon,

аааааа tago.

аааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

 

Kontakio 5.

аааа Ne estas timegaj ŝtormoj en vivo al tiu, kiu havas en koro lumilon de Via fajro. Ĉirkaŭas malbona vetero, mallumo, teruro kaj venthurlado. Sed la animo estas trankvila kaj lumiga. Tie estas Kristo! Kaj la koro kantas: Haleluja!

Ekoso 5.

аааа Mi vidas Vian ĉielon brilantan per steloj. Ho, kiel riĉa Vi estas, kiom da lumo Vi havas! Per radioj de malproksimaj steloj rigardas al mi eterneco, mi estas tiom malgranda kaj sensignifa, sed kun mi estas Dio, lia amanta dekstra mano ĉie gardas min.

ааааа Gloro al Vi por seninterrompaj zorgoj pri mi.

ааааа Gloro al Vi por la providencaj renkontoj kun homoj.

ааааа Gloro al Vi por la amo de parencoj, por la fidelaj amikoj.

ааааа Gloro al Vi por la kvietaj bestoj, kiuj servas al mi.

ааааа Gloro al Vi por la lumaj minutoj de mia vivo.

ааааа Gloro al Vi por la helaj ĝojoj de la koro.

ааааа Gloro al Vi por la feliĉo vivi, moviĝi kaj kontempli.

ааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 6.

аааааа Kiel granda kaj proksima Vi estas en la fortega moviĝo de ŝtormo, kiel videbla estasа Via potenca mano en la kurbaĵoj de la blindigaj fulmoj, mirinda estas grandeco Via. La Voĉo de Dio estas super la kampoj kaj en la bruoj de arbaroj, en la naskiĝo de tondroj kaj pluvoj, la Voĉo de Dio estas super multaj akvoj. Laŭdas Vin la bruego de fajrospirantaj montoj. Vi skuas la teron kiel veston. Vi suprenigas ĝis ĉielo la ondojn marajn. Laŭdo al la humiliganta la homan fierecon, eligantan la pentan ĝemon: Haleluja!

Ekoso 6.

ааааааа Kiam fulmo lumigas ĉambrojn de festeno ŝajnas mizeraj la fajrojn de lumigiloj. Tiel Vi subite brilis en mia animo dum la plej fortaj ĝojoj de vivo. Post la fulmorapida Via lumo kiaj senkoloraj, mallumaj, nerealaj ŝajnis ili. La animo kuregis post Vi.

аааааа Gloro al Vi, lando kaj limo de la plej supera homa revo!

аааааа Gloro al Vi por nia senlaca soifo de interkomunikiĝo en Dio.

аааааа Gloro al Vi, inspiriginta en ni malkontenton pri teraj aĵoj.

аааааа Gloro al Vi, ĉirkaŭinta nin per la maldikegaj radioj Viaj.

аааааа Gloro al Vi, frakasinta la potencon de mallumaj spiritoj, kondamninta je

аааааа neniigo ĉiun malbonon.

аааааа Gloro al Vi por revelacioj Viaj, por feliĉo senti Vin kaj viviа kun Vi.

аааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 7.

аааааа En la mirinda kombinado de sonoj oni aŭdas vokon Vian. Vi malfermas al ni antaŭpordojn de la estonta paradizo kaj melodion de kantoj en la harmoniaj tonoj, en alteco de la muzikaj koloroj, en la brilo de la arta kreo. Ĉio vere belega per grandega voko forportas animon al Vi, devigas solene kanti: Haleluja!

 

 

Ekoso 7.

аааааа Per la Sankta Spirito Vi lumigas pensojn de artistoj, poetoj, sciencoj, genioj. Per la forto de superkonscio ili profete studas leĝojn Viajn, malkovras al ni abismon de la krea saĝeco Via. Iliaj aferoj nevole parolas pri Vi: ho, kiel granda Vi estas en Viaj kreitaĵoj, ho, kiel granda Vi estas en homo.

ааааааа Gloro al Vi, aperiginta nekoncepteblanа forton en la leĝoj de Universo.

ааааааа Gloro al Vi, la tuta naturo estas plena de la leĝoj de Via estado.

ааааааа Gloro al Vi por ĉio malfermita al ni laŭ Via favoro.

ааааааа Gloro al Vi por tio, kion Vi kaŝis laŭ Via saĝeco.

ааааааа Gloro al Vi por genieco de la homa intelekto.

ааааааа Gloro al Vi por la viviganta labora forto.

ааааааа Gloro al Vi por la fajraj langoj de la inspiro.

ааааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

 

Kontakio 8.

аааааа Kiel proksima Vi estas dum malsano, Vi Mem vizitas malsanulojn, Vi Mem kliniĝas antaŭ la lito de suferanta homo kaj lia koro parolas kun Vi. Vi lumigas animon per mondo dum la pezaj malĝojoj kaj suferoj, Vi sendas subitan helpon. Vi konsolas, Vi estas amo, elprovanta kaj savanta, Ni kantas kanton al Vi: Haleluja!

Ekoso 8.

аааааа Kiam mi estis infano kaj unuan fojon konscie vokis Vin, Vi plenumis mian preĝon, kaj animon ĉirkaŭis graca trankvilo. Tiam mi komprenis, ke Vi estas gracoplena kaj beataj estas homoj, kiuj turnas al Vi. Mi komencis alvoki Vin ree kaj ree kaj nun mi vokas:

ааааааа Gloro al Vi, plenumanta en beatuloj miajn dezirojn.

ааааааа Gloro al Vi, viglanta super mi tagon kaj nokton.

ааааааа Gloro al Vi, kuracanta malĝojojn kaj perdojn per la saniga tempo-fluado.

ааааааа Gloro al Vi, kun Vi ne estas malesperaj perdoj. Vi donacas eternan vivon al

ааааааа ĉiuj.

ааааааа Gloro al Vi, Vi donacis senmortecon al ĉiuj bonaj kaj altaj aĵoj. Vi promesis

ааааааа deziratan renkonton kun mortintoj.

ааааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 9.

ааааа Kial la tuta naturo mistere ridetas dum festoj ? Kial tiam en la koro rimarkeblas mirinda malpezo, nekomparebla kun nenio sur la tero, kaj la aero de la altaro kaj templo fariĝas lumon portanta? Ĉi tio estas graca ventumo Via, ĉi tio estas la rebrilo de la favora lumo: tiam la tero kaj ĉielo laŭde kantas: Haleluja!

Ekoso 9.

ааааа Kiam Vi inspiras min servi al parencoj kaj mian animon Vi heligas per humileco, tiam unu el sennombraj radioj Viaj falis en mian koron kaj ĝi fariĝis lumo kvazaŭ portanta feron en fajro. Mi vidis Vian misteran, nepalpeblan Vizaĝon.

аааааа Gloro al Vi, transforminta nian vivon per bonaj faroj.

аааааа Gloro al Vi, enbildiginta ne elparoleblan dolĉecon en ĉiu Via ordono.

аааааа Gloro al Vi, klare estanta tie, kie bonodoras kompatemo.

аааааа Gloro al Vi, sendanta al ni malsukcesojn kaj malĝojojn, por ke ni estu

аааааа sentemaj al la suferoj de aliaj homoj.

аааааа Gloro al Vi, metinta grandan premion en la memvalorecon de bono.

ааааа аGloro al Vi, akceptanta altan impeton.

аааааа Gloro al Vi, altiginta amon super ĉio tera kaj ĉiela.

аааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 10.

аааа Ion frakasitan ĝis ruino oni ne povas renovigi, sede Viа restarigas tiujn kies konscienco putriĝis, sed Vi redonas la antaŭan belecon al la animoj, kiuj senespere perdis ĝin. Kun Vi nenio estas neriparebla. Vi estas la tuta amo. Vi estas Kreinto kaj Restariganto. Vin ni laŭdas per la kanto: Haleluja!

Ekoso 10.

аааа Dio mia, sciu pri la defalo de la fiera anĝelo de brilo. Savu min per la forto de Via graco, ne permesu min defali de Vi, ne permesu min ekdubi pri Vi. Akrigu mian aŭdon, por ke ĉiun minuton de mia vivo mi aŭdisа Vian misteran voĉon kaj kriis al Vi, Ĉieestanta:

ааааа Gloro al Vi por la providencaj cirkonstancoj.

ааааа Gloro al Vi por la favoraj antaŭsentoj.

ааааа Gloro al Vi por la indikoj de la sekreta voĉo.

ааааа Gloro al Vi por la revelacio dorme kaj maldorme.

ааааа Gloro al Vi, ruiniganta niajn senutilajn intencojn.

ааааа Gloro al Vi, per suferoj sobrigantaj nin de la haladzo de pasioj.

ааааа Gloro al Vi, savmaniere humiliganta fierecon de la koro.

ааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 11.

аааааа Tra la glacia ĉeno de jarcentoj mi sentas la varmon de Via Dia spirado, aǔdas ŝprucantan sangon. Vi jam estas proksime, parton de la tempo estas dispersita. Mi vidas Vian Krucon Ц ĝi estas por mi. Mia animo estas en polvo antaŭ la Kruco: ĉi tie estas la triumfo de amo kaj savo, ĉi tie neniam silentas la laŭdo: Haleluja!

Ekoso 11.

ааааа Beata estas tiu, kiu vespermanĝos en Via Regno, sed Vi jam sur tero aliĝis min al la beateco. Kiomfoje Vi etendis per Via dekstra mano karnon kaj sangon Vian kaj mi, multepeka, akceptis la sanktan donon kaj sentis Vian amon neesprimeblan, supernaturan.

ааааа Gloro al Vi por la nekomprenebla viviga forto de graco.

ааааа Gloro al Vi, supreniginta Eklezion Vian kiel kvietan havenon por la

ааааа elturmentita mondo.

ааааа Gloro al Vi, renaskiganta nin per vivigantaj akvoj de bapto.

ааааа Gloro al Vi, Vi redonas al la pentantoj purecon de senmalvirtaj lilioj.

ааааа Gloro al Vi, neelĉerpebla abismo de senkulpigo.

ааааа Gloro al Vi por la kaliko de vivo, por la pano de eternal ĝojo.

ааааа Gloro al Vi, supreniginta nin en ĉielon.

ааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 12

а ааааааааMi vidis multfoje reflekton de Via gloro sur la vizaĝoj de mortintoj. Per kiu

netera beleco kaj ĝojo ili lumis, kiaj aeraj, ne materiaj estis iliaj trajtoj; ĉi tio estis triumfo de la atingita feliĉo, trankvileco, per silento ili vokis al Vi. Dum la horo de mia morto tralumu ankaŭ mian animon, kriantan: Haleluja!

Ekoso 12

аааа Kian signifon havas mia laǔdo antaǔ Vi! Mi ne aǔdis la kantojn de keruboj, ĉi tio estas la sorto de superaj animoj, sed mi scias kiel laŭdas Vin naturo. Mi kontempladisа vintre kiel dum la luna silenteco la tuta tero, vestita en blankaj vestaĵoj, brilante per diamanta neĝo, kviete preĝis alа Vi. Mi vidis kiel ĝojis pri Viа la supreniranta suno kaj ĥoroj de birdoj laǔtegis gloron. Mi vidis kiel mistere pri Vi bruas arbaro, kantas ventoj, lirlas akvoj, kiel predikas pri Vi ĥoroj de astroj per sia harmonia movado en la senfina spaco. Kion signifas mia laŭdo! La naturo estas obeema, sed mi ne estas, dum mi vivas, mi vidas amon Vian kaj volas danki, preĝi kaj krii:

ааааа Gloro al Vi, montranta al ni lumon.

ааааа Gloro al Vi, amanta nin per la amo profunda, nemezurebla, dieca.

ааааа Gloro al Vi, aperiganta al ni lumon per la amaso da anĝeloj kaj sanktuloj.

ааааа Gloro al Vi, ĉiamsankta Patro, Kiu rezervis por ni Vian Regnon.

ааааа Gloro al Vi,а Spirito Sankta, viviganta la sunon de la estonta tempo.

ааааа Gloro al Vi por ĉio, ho, Trinitato Dieca, Ĉiambenata.

ааааа Gloro al Vi, Dio, por ĉiam.

Kontakio 13.

ааааа Ho, ĉiambenata kaj viviganta Trinitato, prenu nian dankon por ĉiuj favoroj Viaj kaj aperigu nin indaj je Viaj bonagoj por ke post plimultiĝo de la talentoj, konfiditaj al ni, ni eniris la eternan ĝojon de nia Sinjoro kun la triumfa laŭdo: Haleluja!

ааааааааааааа / La kontakion oni legas trifoje, poste la unuan ekoson.Т

 

 

 

 

 

 

 

а

 

 

 

а

 

Hosted by uCoz