KREDSIMBOLO

(de pravoslavaj kristanoj)

1.     Mi kredas je unu Dio, la Patro Ĉiopova, Kreinto de l’ĉielo kaj la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

2.     Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaǔ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro; per Kiu ĉio estas farita.

3.     Kiu por ni, homoj, kaj por nia savo descendis de la ĉieloj; kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.

4.     Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita.

5.     La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj;

6.     ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.

7.     Kaj Li revenos kun gloro juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj lia regno estos senfina.

8.     Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto, Kiu devenas de la Patro, Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; Kiu parolas per la profetoj.

9.     Kaj je unu Eklezio: Sankta, Universala kaj Apostola.

10.     Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.

11.     Kaj mi atendas la revivigon de la mortintoj.

12.     Kaj la vivon en la estonta mondo. Amen

Hosted by uCoz