Ĉiu kristano devas ĉiutage preĝi matene, vespere, antaŭ manĝado kaj post ĝi, antaŭ ĉiuj faroj kaj post la faroj.
Ni preĝas matene por danki
Dion ke ni eniras la novan tagon, petas Dion pri Lia
Patra beno kaj helpo dum la tago.
Vespere
ni dankas Dion por la bone pasigita tago kasj petas
Dion beni nin por noktaj horoj.
KURTAJ PREĜOJ
Por sukcesoj en ĉiuj faroj ni
devas preĝi. La plej kurta preĝo por glori kaj peti Dion estas:
En la nomo de l’ Patro kaj l’ Filo kaj de l’ Sankta
Spirito.Amen.
“En la nomo” signifas honore,
glore, “amen” –
vere, ĝuste, tiel estu.
Ni petas la Sanktan Triunuon beni nin antaŭ la plenumado de iu faro.
Sinjoro, benu min.
La preĝon ni diras antaŭ la komenco de la plenumado de iu faro.
Sinjoro, kompatu
min.
“Kompati” signifas “esti favora”, “pardonpeti”. Ni prononcas ĝin kiam ni memoras pri niaj pekoj. Honore al la Sankta Trinitato ni prononcas ĝin trifoje. Petante Dian benon ni prononcas ĝin 12 fojojn. Ni prononcas ĝin 40 fojojn por sanktigi la tutan nian vivon.
Laŭda preĝo al la Sinjoro, nia Dio:
Gloro al Vi, nia Dio,gloro al Vi.
Ni prononcas la preĝon post la fino
de iu faro
La preĝo de la impostisto: Ho,
Dio, estu favora al mi, pekulo.
La preĝo estas prenita el la parabolo pri fariseo kaj impostisto (Luko 18:9-13). Al Dio la preĝo pli plaĉis ol la preĝo de la fariseo.
TRISANKTA KANTO AŬ HIMNO
Sankta Dio, Sankta Potenculo, Sankta
Eternulo, kompatu nin.
GLORAJ VORTOJ
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj
al la Sankta Spirito, nun kaj eterne. Amen
LA PREĜO
Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio,
laŭ la preĝoj de la Plejpura Via Patrino kaj
ĉiuj sanktuloj, kompatu nin. Amen.
LA PREĜO
Ho, Reĝo Ĉiela, Parakleto,
Spirito de la vero, ĉie estanta kaj ĉion pleniganta, trezorejo de
bonoj kaj donanto de la vivo, venu kaj restu en ni, kaj purigu nin de ĉiu
peko kaj savu, Beatulo, niajn animojn. Amen.
LA PREĜO
Sankta Trinitato, kompatu nin. Sinjoro, forprenu niajn pekojn.
Mastro, pardonu niajn maljustaĵojn. Parakleto,
venu al ni kaj sanigu niajn malfortojn pro la gloro de
Via nomo. Amen.
ANĜELA SALUTO
Teotoko, Virgulino, ĝoju, benata
Maria, la Eternulo estas kun Vi, benata Vi estas inter
virinoj, kaj benata estas la frukto de Via ventro, ĉar Vi naskis
Savanton de niaj animoj. Amen.
LAŬDA KANTO
Inde estas glori, Vin,
Sankta Teotoko, eterne benata kaj virgulino, Sankta Patrino de nia Dio. Vin indas
glori pli alte ol keruboj, Vin indas glori pli alte ol
sarafoj. Sendolore Vi Dion de la Vorto naskis, la vera
Teotoko, ni alte Vin gloras. Amen.
LA PLEJ KURTA PREĜO
La plej Sankta Teotoko, savu nin. Amen.
LA PREĜO
Savu, Sinjoro, Viajn homojn kaj benu
Vian havaĵojn. Donu venkon super malamikoj al la pravoslavaj kristanoj kaj
defendu per la potenco de Via Kruco tiujn inter kiuj Vi
ĉeestas. Amen.
LA PREĜO AL ANĜELO-GARDANTO
Anĝelo Dia, gardanto mia sancta,
sendita al mi de la ĉielo per Dio por gardi min, fervore petas mi vin: instruu min nun; gardu min kontraǔ ĉiu
malbona ago, konduku min al bonaj aferoj kaj gvidu min laǔ la sava vojo.
Amen.
LA PREĜO
Preĝu al Dio pri mi, sanktulo
(nomo), ĉar mi fervore turnas al vi, al la rapida
helpanto kaj preĝanto pri mia animo. Amen.
LA PREĜO PRI VIVANTOJ
Savu, sinjoro, kaj pardonu patron mian spiritan (lia nomo), miajn
gepatrojn (nomoj), parencojn, edukistojn kaj bonfarantojn kaj ĉiujn
pravoslavajn kristanojn. Amen.
LA PREĜO PRI MORTINTOJ
Trankviligu, Sinjoro, la animojn de
la mortintoj, Viaj sklavoj (nomoj) kaj ĉiujn mortintaj n parencojn kaj bonfarantojn miajn,
kaj pardonu al ili iliajn ĉiujn pekojn, faritaj laǔ ilia propra volo
aǔ ne, kaj donu al ili Dian Regnon. Amen.
LA PREĜO ANTAǓ STUDADO
Plej kompatema Sinjoro! Sendu al ni
favoron de la Sankta Via Spirito, donanta klaran menson kaj firmigante animajn
niajn fortojn por ke aǔdante atente la instruatan al ni lernobjekton ni
fariĝus glorindaj por Vi, por nia Kreinto, konsolindaj por niaj gepatroj,
utilaj por nia Eklezio kaj Patrolando.Amen.
LA PREĜO POST LA STUDADO
Ni dankas al Vi,
Kreinto, ke helpe de Via honora graco ni komprenis la studobjekton. Benu, ni petas, niajn estrojkn, gepatrojn kaj instruistojn, kiuj kondukas
nin al la konado de bono, kaj donu al ni forton kaj firman staton por
daŭri tiun ĉi studadon. Amen
LA PREĜO ANTAŬ MANĜADO
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi kun espero kaj Vi donas al ili ilian manĝon en
ĝia tempo. Vi malfermas Vian malavaran manon kaj
satigas favore ĉion vivantan. Amen.
LA PREĜO POST MANĜADO
Ni dankas al Vi,
Kristo, nia Dio ke Vi satigis nin per Viaj surteraj manĝaĵoj; ne lasu
nin resti sen Via ĉiela Regno. Amen.
MATENA PREĜO
Al Vi,
Sinjoro Homamanta, vekiĝinte, turnas mi kaj laŭ Via favoro mi rapidas
komenci farojn Viajn. Mi preĝas al Vi: helpu al
mi ĉiam kaj en ĉiu faro, kaj liberigu min de ĉiuj laikaj
malbonaj faroj kaj diablaj tentoj, savu min kaj enkonduku min en Vian eternan
regnon. Ĉar Vi estas mia Kreinto kaj Providenco kaj
Donanto de ĉiu bono. Je Vi mi esperas. Vin mi
gloras nun, ĉiam kaj eterne. Amen.
VESPERA PREĜO
Sinjoro, nia Dio, ĉiun pekon,
kiun mi dum la tago faris per vorto, faro aǔ penso, Vi, kiel Bonkora kaj
Homamanta, pardonu min. Donu al mi pacan kaj trankvilan dormon
. Sendu al mi Vian Anĝelon-gardanton, kiu kovrus kaj gardus min
kontraŭ ĉiu malbono. Ĉar Vi estas la gardanto de niaj animoj kaj
korpoj, kaj ni gloras Vin, la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton, nun
kaj ĉiam kaj eterne. Amen.
Dum Pasko ni solene
prononcas:
Kristo leviĝis el mortintoj, per
la morto venkinte morton, kaj donacis al mortintoj la
vivon!
Kristo leviĝis! – Vere
leviĝis!
Survoje al preĝejo /templo necesas legi psalmojn 51 aǔ 91 kaj
ne pensi pri laikaj kutimaj faroj. Oni povas legi troparion
aǔ strofeton de la festa preĝo de la tago.
LA PREĜO SURVOJE AL PREĜEJO
Mi eniros en Vian domon, adoros Vian
Sanktan Templon estante en timo por Vi, Sinoro; instruu al mi Veron Vian, por
kontraǔstari miajn malamikojn: rebonigu antaŭ Vi mian vojon: ĉar
ne estas en buŝoj iliaj vero, iliaj koroj estas vantaj, ĉerko
malfermos ilian gorĝojn, iliaj langoj konsumiĝos; juĝu ilin
juste, mia Dio; demetu ilin de iliaj pensoj, laŭ multaj malbonoj forigu
ilin de mi, ĉar ili ĉagrenigis Vin, Sinjoro. Estu ĝojplenaj
ĉiuj, kiuj esperas je Vi, estu ili ĉiam ĝojantaj kaj laŭdu
Vian nomon amoplenan, ĉar Vi benas justulon, Sinjoro, kaj per armilo de
Via Favoro Vi kronas nin. Amen.
LA PREĜO DE LA OPTINAJ MALJUNAJ FRATULOJ
Optina dezerto situas proksime de la urbo Kozelsko,
Sinoro, lasu al mi kun
la anima trankvilo renkonti ĉion kion la hodiaǔa tago portos al mi.
Sinjoro, donu al mi tute fordoni min
al Via sankta volo. Sinjoro, dum
ĉiu horo de la tago en ĉiuj aĵoj instruu kaj subtenu min.
Sinjoro, iujn ajn novaĵojn,
kiujn mi ricevus dum la tago, instruu min akcepti kun
la trankvila animo kaj kun la firma konvinkiĝo ke je tio estas Via sankta
volo.
Sinjoro, malfermu al mi volon Vian
sanktan por mi kaj por tiuj, kiuj ĉirkaǔas min.
Sinjoro, en ĉiuj miaj vortoj kaj
pensoj Vi Mem gvidu miajn pensojn kaj sentojn.
Sinjoro, en ĉiuj
neantaŭviditaj okazoj, ne permesu al mi forgesi tion, kio estas sendita de
Vi, Sinjoro, instruu min juste, simple, prudente trakti ĉiujn homojn, kiuj
ĉirkaǔas min, pliaĝajn, samaĝajn, malpliaĝajn homojn
por ke mi ĉagrenu neniun, sed ke mi donu bonon al ĉiuj.
Sinjoro, donu al mi
firmecon travivi ĉiujn laciĝojn de la hodiaŭa tago kaj
ĉiujn eventojn dum la tago.
Sinjoro, gvidu Mem Vi
mian volon kaj instruu min preĝi, esperi, kredi, ami, toleri kaj pardoni.
Sinjoro, ne fordonu min al malamikoj
miaj, sed dank’al la nomo Via sancta Mem gvidu kaj
direktu min.
Sinjoro, prilumigu mian menson kaj
koron mian por kompreni Viajn eternajn kaj neĉanĝeblajn leĝojn,
kiuj regas en la mondo pork e mi, la peka sklavo Via, povu senerare servi al Vi
kaj miaj proksimuloj.
Sinjoro, mi dankas al Vi por ĉio, kio okazos kun mi, ĉar mi firme kredas, ke
por tiu, kiu amas Vin, ĉia aĵo fariĝas bonaĵo.
Sinjoro, benu ĉiujn miajn
elirojn, enirojn, farojn, vortojn kaj pensojn; lasu min ĉiam ĝoje
glori, kantglori kaj beni Vin, ĉar Vi estas
benata ĉiam kaj eterne. Amen.
La
plej grava preĝo en nia vivo estas:
Preĝo de nia Sinjoro:
Patro
nia, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo, venu Via regno,
fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian
panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni
niajn ŝuldojn,